Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio aktivadas por la Internacia Tago de Intelekta Proprieto

La 26-a de aprilo estas la Internacia Tago de Intelekta Proprieto. Ĉinaj koncernaj flankoj okazigos serion da aktivadoj por propagandi tiun tagon.

Okaze de ĉiu Internacia Tago de Intelekta Proprieto, Ĉinio okazigas ĉi-rilatajn aktivadojn por propagandi ĝin kaj altigi konscion de la publiko kaj entreprenoj de Ĉinio pri protektado de intelekta proprieto. La temo de ĉi-jara aktivado estas "Servi al kreado kaj socio". Dume koncernaj flankoj konigos al la publiko principojn kaj politikojn, leĝojn kaj regulojn de Ĉinio en protektado de intelekta proprieto kaj progresinta sperto de aliaj landoj en koncerna kampo per forumo, aperta tago de la Ŝtata Buroo de Intelekta Proprieto, prelegoj kaj aliaj programeroj.