Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Biblia Pastra Ekspozicio de la Eklezio en Ĉinio

Ĉina Kristanisma Asocio kaj Nacia Komitato de la Tri-mema Patriota Movado de la Protestanta Eklezio en Ĉinio okazigos en Usono "Biblia Pastra Ekspozicio de la Eklezio en Ĉinio" de la fino de aprilo ĝis la mezo de junio, por konigi al la usona publiko eldonadon, presadon kaj distribuadon de la Biblio fare de la ĉina eklezio. Tio estos la unua ekspozicio okazigita de la ĉina eklezio eksterlande.

La 18-an de aprilo okazis gazetara konferenco en Pekino. En ĝi, sinjorino Cao Shengjie, prezidanto de la Ĉina Kristanisma Asocio, konigis, ke la ekspozicio prezentos la liberecon de la religia kredo plene ĝuatan de la ĉinaj kristanoj. Ŝi esperis, ke la ekspozicio pluapaŝe akcelos dialogon kaj interkomprenon de la kristanoj de Ĉinio kaj Usono kaj pliintimigos la amikecon inter la du popoloj.

Nun en Ĉinio estas pli ol 16 milionoj da kristanoj. De 1980 ĝis la fino de la pasinta jaro Ĉinio eldonis kaj distribuis la Biblion je 40 milionoj da ekzempleroj.