Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Opinio de specialisto: Malfortiĝas sablovento en Pekino

Lastatempe sablovento en norda Ĉinio estis vaste zorgata. Specialisto de la Ĉina Akademio de Sciencoj analizis sabloventon en Pekino en la pasintaj 1500 jaroj konsultante historiajn dokumentojn.

Plej frua fidinda noto pri sabloŝtormo ĉe Pekino aperis en la jaro 440. Ĉirkaŭ la jaro 1200 Pekino fariĝis centro de ekonomio kaj politiko. Multaj historiaj dokumentoj notis, ke sabloŝtormo ĉe Pekino venas en marto kaj aprilo dum seka vetero. Sabloŝtormo en la jaro 1367 daŭris 44 tagojn. De la fino de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 17-a jarcento, Pekino, kiel ĉefurbo de Ĉinio, estis ripetade atakata de sablovento. Pli malbone estis, ke sablovento venis en ĉiuj aliaj tri sezonoj. Dum la pasintaj 200 jaroj sinsekvis notoj pri sabla vetero.

En la pasintaj 50 jaroj arbarizado en norda Ĉinio iagrade reduktis damaĝon de sabloŝtormo al Pekino, kvankam oni ne povis radikale solvi la problemon. Sabloŝtormo venas aŭ furioze aŭ modeste en malsamaj jaroj, sed ĝenerale dirite, sabloŝtormo ĉe Pekino reduktiĝas.