Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina prezidanto Hu Jintao faras ŝtatan viziton en Usono

La 18-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Seattle kun estro de Vaŝingtonio s-ino Christine Gregoire. Li bonvenigis industriistojn, komercistojn kaj amikojn de diversaj rondoj de Vaŝingtono plioftigi interŝanĝon kun Ĉinio, kun espero senĉese akiri novajn fruktojn en ambaŭflanka kunlaboro en diversaj kampoj.

Tiu-vespere, Hu Jintao ĉeestis la bonvenigan bankedon okazigitan de Christine Gregoire. Li emfazis en siaj salutvortoj, ke Ĉinio kaj Usono havas komunan strebon en antaŭenpuŝo de ekonomia kaj socia disvolvo kaj posedas komunajn strategiajn interesojn en protektado de monda paco kaj akcelo de tutmonda ekonomia kresko kaj en multaj aliaj kampoj. Se la du flankoj konsekvence rigardos kaj traktos la rilatojn inter la du landoj el strategia nivelo kaj longtempa angulo, firme kaptos komunajn strategiajn interesojn de la du landoj kaj reciproke respektos, certe realiĝos reciproka utilo kaj duobla venko.

Posttagmeze de la 18-a de aprilo laŭ la loka tempo en Seattle, Hu Jintao vizitis ĉefstabejon de la kompanio Mikrosofto. Li esprimis, ke Ĉinio plifortigis protektadon de intelekta proprieto en leĝdonado kaj leĝplenumado, ke en la estonteco la ĉina flanko rigore plenumos sian promeson.

Post la vizito, Hu Jintao diris, ke protektado de intelekta proprieto estas bezono de Ĉinio ne nur por plivastigi malfermon al la eksterlando kaj plibonigi investan medion, sed ankaŭ por kreskigi memdecidan krean kapablon kaj realigi rapidan kaj bonan disvolviĝon, la ĉina flanko rigore plenumos sian promeson.