Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro forte antaŭenpuŝas uzadon de softvaroj de originalaj versioj

La 19-an de aprilo, Wang Ziqiang, proparolanto de la Ŝtata Kopirajta Administracio de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke la ĉina registaro forte antaŭenpuŝas uzadon de softvaroj de originalaj versioj en registaraj fakoj, kaj akiris rimarkindan atingon.

Li diris, ke delonge la ĉina registaro ĉiam uzas softvarojn de originalaj versioj en konstruado de grandaj informigaj inĝenieriaĵoj kaj samtempe urĝas diversajn fakojn kontroli uzatajn softvarojn.