Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun ĉinaj kaj usonaj specialistoj

La 19-an de aprilo, ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Seattle kun ĉinaj kaj usonaj specialistoj kaj erudiciuloj ĉeestantaj al la Simpozio pri Ĉina Vojo de Paca Disvolviĝo kaj pri Estonteco de Ĉina-Usonaj Interrilatoj kaj faris parolon.

Hu Jintao diris, ke Ĉinio firmpaŝe iras sur la vojo de paca disvolviĝo. Ĉinio en paca disvolviĝo ne nur estas grava forto por akceli la pacon, stabilecon kaj prosperon de la azi-pacifika regiono kaj tiu de la tuta mondo, sed ankaŭ alportos pli da spaco por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono kaj historian bonŝancon por la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Nur vere kompreninte la ĉinan vojon de paca disvolviĝo, oni povas profunde koni la estontan orientiĝon de Ĉinio kaj senĉese antaŭenpuŝi la sanan kaj stabilan disvolviĝadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Samtage Hu Jintao vizitis la fabrikon de grandtipaj aviadiloj de Boeing.