Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Interparolo de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Bush

La 20-an de aprilo, ĉina prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento George Bush faris interparolon en la Blanka Domo. Ili unuanime opiniis, ke en la nuna internacia situacio Ĉinio kaj Usono posedas vastajn kaj gravajn komunajn strategiajn interesojn kaj havas larĝan perspektivon de reciprok-utilaj kunlaboroj. Ambaŭ flankoj konsentis trakti de la strategia alteco kaj longa perspektivo la dulandajn interrilatojn, plene antaŭenpuŝi la konstruivajn kunlaborajn interrilatojn de la du landoj kaj pli feliĉigi la popolojn de la du landoj kaj tiujn de la tuta mondo.

Hu Jintao diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono jam transis la kategorion de tiuj de ambaŭ flankoj kaj pli kaj pli portas la signifon de tutglobaj influo kaj strategio. En protektado al la monda paco kaj akcelo de la komuna disvolviĝo, Ĉinio kaj Usono posedas vastajn kaj gravajn komunajn strategiajn interesojn kaj surŝultrigas komunajn respondecojn.

George Bush konsentis la takson de Hu Jintao pri la duflankaj interrilatoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono havas pli kaj pli vastajn kunlaborajn kampojn. Ĉinio estas granda lando, kies internacia pozicio rimarkinde altiĝas. Ĉinio estas ŝlosila partnero en protektado al la monda paco kaj ludas pli kaj pli gravan rolon ĉi-rilate.