Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Bo'ao-a Forumo de 2006 okazis

La 22-23-an de aprilo la Bo'ao-a Forumo Por Azio de 2006 okazis en Bo'ao, Hainan-provinco de Ĉinio. La temo estas “Novaj ŝancoj de Azio por progresi al pli alta nivelo”. 850 delegitoj el 39 landoj kaj regionoj partoprenis en la forumo. Long Yongtu, ĝenerala sekretario de la forumo prezidis la inaŭguron kaj Fidel Ramos, ĝenerala direktoro de la forumo kaj eksprezidento de Filipinoj, faris salutvortojn.

Ĉina vicprezidanto Zeng Qinghong faris la prelegon “Teni novan ŝancon de Azio kaj kune krei belan estontecon de la mondo” en la inaŭguro.

Zeng diris, ke por gajni la komunan venkon kaj teni la disvolvan ŝancon, diverslandaj registaroj kaj popoloj de Azio devas fari senlacan klopodon kaj reciprok-utilan kunlaboron por komuna kaj kontinuigebla disvolviĝo, persisti en harmonia kunekzisto, respekti kaj protekti regionajn diversecojn, persisti en malfermo kaj elasteco kaj antaŭenpaŝi vizaĝe al la tuta mondo.

Zeng emfazis, ke disvolviĝo de Ĉinio estas ne disigebla de tiu de Azio, kaj favoros al la prospero de Azio. Ĉinio persistos en paca disvolviĝo kaj laboros kun la popoloj de aliaj aziaj landoj por krei harmonian kaj belan estontecon de Azio.

La Bo'ao-a Forumo estis iniciatita de eksprezidento de Filipinoj Ramos, eksĉefministro de Aŭstralio Bob Hawke kaj eksĉefministro de Japanio Morihiro Hosokawa en 1998. Februare de 2001 la forumo fondiĝis; ekde 2002 la forumo regule okazas en Bo'ao, Hainan-provinco de Ĉinio. Ĝi jam fariĝis altnivela platformo de dialogoj pri politiko, industrio, komerco kaj akademio inter Azio kaj aliaj regionoj.