Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Donald Tsang: Nuna financa aranĝo de Azio malfacile antaŭenpuŝas la regionan ekonomian kreskadon

La 22-an de aprilo Donald Tsang, administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, diris en Bo'ao de Hainan-provinco en suda Ĉinio, ke laŭ la nuna financa aranĝo de Azio estas malfacile antaŭenpuŝi la regionan ekonomian kreskadon.

En la tema kunveno pri "Azia Financa Integrigo" de la Bo'ao-a Azia Forumo, Donald Tsang diris, ke en la nuna azia financa aranĝo ekzistas multaj katenaj faktoroj. Li proponis starigi en la azia regiono reton de fundamentaj financaj instalaĵoj, malstreĉi limigojn pri eniro de eksteraj perantaj institucioj en la lokan merkaton kaj pliintensigi kunlaboradon de diversaj aziaj ekonomiaj organizoj por antaŭenpuŝi la azian financan integrigon kaj akceli la daŭran prosperon de la ekonomio.