Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao interparolis kun saudi-arabia reĝo

La 22-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao, faris en Riado interparolon kun la reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz. Ambaŭ flankoj atingis gravan komunan konon pri pliintensigo de la amikeca kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj kaj pri antaŭenpuŝo de la strategiaj amikecaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.

Hu Jintao montris, ke plifortigo de praktikema kunlaboro laŭ la principo de reciproka utilo kaj komuna gajno estas valora sperto de la glata disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio.

La reĝo Abdullah esprimis plenan konsenton kun Hu Jintao. Li diris, ke Saudi-Arabio esperas disvolvi kun Ĉinio la amikecon sinceran kaj kunlaboron plenampleksan kaj plurkampan.

Ambaŭ flankoj interŝanĝis opiniojn pri la regiona situacio, la konflikto inter Palestino kaj Israelo kaj la iraka problemo. Hu Jintao diris, ke la ĉina flanko opinias, ke ĉiuj agoj kaj proponoj rilate al la mezorienta golfa regiono devas preni pacon de la nomita regiono kiel la celon, kaj teni dialogon kiel vojon por realigi pacon. La reĝo esprimis altan takson pri la konstruiva rolo ludata de Ĉinio por tiu celo.