Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio aktive sin preparas por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio

La 24-an de aprilo, Yang Xiong, vicestro de la Plenuma Komitato de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 kaj vicurbestro de Ŝanhajo, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke ĝis nun, 14 landoj kaj organizoj inkluzive de Francio, Ukrainio, Barejno, Svislando, Nov-Zelando, Kubo kaj aliaj landoj kaj la Sekretariejo de la Konvencio pri Biologia Diverseco konfirmis ke ili partoprenos la ekspozicion. Krome, aliaj landoj kaj internaciaj organizoj aktive kontaktis kun la Organiza Komitato de la ekspozicio, kaj kelkaj landoj nomumis ĝeneralan reprezentanton de la registaro por la ekspozicio.

La 22-an de marto, 2006, oficialaj invitleteroj subskribitaj de ĉefministro Wen Jiabao por la ekspozicio estis senditaj kaj la internacia socio aktive reagas al tio.

Yang Xiong diris, ke de la 3-a de decembro, 2002, kiam Ŝanhajo sukcesis gastigi la Mondan Ekspozicion en 2010, gvidate de la ĉina registaro, Ŝanhajo kaj koncernaj departementoj de Ĉinio faras preparan laboron por la ekspozicio en plena harmonio.