Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Usonaj elektronikaj produktaĵoj estas bonvenaj al la ĉina merkato

Li Baosheng, estro de la subkomitato de elektroniko kaj informadiko de la Ĉina Internacia Komitato de Akcelo al Internacia Komerco, diris, ke la komitato invitos la usonajn elektronikajn kompaniojn al la Azia Foiro de Elektronikaj Produktaĵoj, unu el la plej gravaj foiroj de elektronikaj produktaĵoj de Ĉinio kaj Azio.

Li diris, ke en komerco de elektronikaj produktaĵoj troviĝas granda saldo inter Usono kaj Ĉinio, kaj Ĉinio bonvenigas usonajn elektronikajn produktistojn eniri en la ĉinan merkaton.