Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio liveros senkompensan helpon al Ukrainio

La 25-an de aprilo, ĉe la 20-jara datreveno de la akcidento de Ĉernobila Nuklea Elektrejo de Ukrainio, subskribis interkonsenton Gao Yusheng, ambasadoro de Ĉinio en Ukrainio kaj Arsenij Jacenik, la ministro de la Ekonomia Ministerio de Ukrainio. Laŭ tiu interkonsento, Ĉinio liveros senkompensan helpon en valoro de 10 milionoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) por elimini la damaĝon de tiu akcidento.

Ĉe la subskribo Gao Yusheng diris, ke Ĉinio daŭre liveros laŭeble helpon al la ukraina registaro kaj al suferantoj.

Arsenij Jacenik dankas la ĉinajn registaron kaj popolon pro la helpo en la pasintaj jaroj. Li diris, ke per tiu helpo Ukrainio konstruos konvaleskejon por la suferantoj aŭ prenos protektajn rimedojn en la regiono poluita de nuklea radiado.

La Ĉernobila Nuklea Elektrejo estis la unua nuklea elektrejo konstruita en Ukrainio en la periodo de Sovetio kaj havas 4 nukleajn reaktorajn generatorojn kun totala kapacito de 4 milionoj da kilovatoj. La 26-an de aprilo, 1986, la 4-a reakciejo eksplodis kaj multaj radioaktivaj materioj ellasiĝis. Tio estas granda katastrofo de la homaro en paca utiligo de nuklea energio.