Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao interparolis kun maroka reĝo

La 24-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis kun maroka reĝo M. Le Roi Mohammed la 6-a en maroka ĉefurbo Rabato.

Hu Jintao dankis, ke Maroko ĉiam persistas en la politiko pri unu Ĉinio kaj subtenas reunuiĝon de Ĉinio. Pri kunlaboroj inter la du landoj, Hu diris, ke Ĉinio volas, kune kun Maroko, oftigi kontaktiĝon de altranguloj, intensigi kunagadon en la internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj alpreni rimedojn por plivastigi la skalon de komercado inter la du landoj kaj antaŭenpuŝi kunlaborojn sur la kampoj eduka, kultura, higiena, turisma k.a.