Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas, ke Nepalo restartigos socian trankvilecon plej baldaŭ

La 25-an de aprilo, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio esprimis bonvenigon al la klopodo farita de la reĝo kaj partioj de Nepalo por efektivigi politikan interpaciĝon kaj por restartigi socian trankvilecon.

Qin diris, ke Ĉinio kaj Nepalo estas bonaj najbaroj, la ĉina registaro ĉiam respektas elekton faritan de la reĝo, partioj kaj popolo de Nepalo pri ŝtata politika sistemo kaj pri disvolva vojo.