Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hongkong-a Disney kaj Lakto-kompanio Mengniu de Interna Mongolio fariĝis strategia kunlabora partnero

Lastatempe, la Lakto-kompanio Mengniu (Limigita) de Interna Mongolio kaj la Hongkong-a Disney anoncis en Pekino, ke la Lakto-kompanio Mengniu fariĝis ununura strategia kunlabora partnero de la Hongkong-a Disney en ĉeftero de Ĉinio. Kiel la unika laktaĵa proviantisto konfirmita de la Hongkong-a Disney, kaj laktaĵoj de la Lakto-kompanio Mengniu kune kun Rato Mickey kaj Anaso Donald aperos ĉie en la Hongkong-a Disney. Ambaŭ flankoj kunlaboros ankaŭ rilate aliajn fabrikmarkojn.

La ĉefa devenloko de vizitantoj de la Hongkong-a Disney estas simila al la ekspluatota transmara regiono de la Lakto-kompanio Mengniu. Bill Ernest, plenuma vicprezidanto kaj administra prezidanto de la Hongkong-a Disney, diris, ke la du fabrikmarkoj alte taksas la koncepton de familio, la Hongkong-a Disney estas plej ŝatata amuzejo por familia turismo en la Azi-pacifika regiono, kaj la kompanio liveras laktaĵojn por milionoj kaj milionoj da familioj ĉiutage.

La Lakto-kompanio Mengniu fondiĝis en 1999 kaj ĝiaj likva lakto kaj glaciaĵoj okupas la unuan lokon laŭ vendita kvanto.