Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Konferenco de nacidefendaj ministroj de ŜKO en Pekino

La 26-an de aprilo okazis en Pekino la Konferenco de Nacidefendaj Ministroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Ĝin ĉeestis ministroj aŭ vicministroj de nacidefendo de Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio, kaj prezidis Cao Gangchuan, ĉina ŝtatafera konsilanto kaj ministro de nacidefendo.

La Komuna Komuniko de la konferenco diras, ke la membrolandoj de ŜKO daŭre kunlaboros en la kampoj de defendo kaj sekurigo kun la principoj de reciproka fido, reciproka utilo, egaleco, interkonsiliĝado, respekto al diversaj kulturoj kaj klopodo por komuna disvolviĝo.