Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hongkong gajnis okazigan rajton de Turisma Ekspozicio de Pacifik-Azia Turisma Asocio

La 25-an de aprilo, la Hongkong-a Turisma Buroo deklaris, ke Hongkong gajnis okazigan rajton de Turisma Ekspozicio de Pacifik-Azia Turisma Asocio en septembro 2006.

La buroo informis, ke kiel granda evento de turisma afero en Azi-pacifika regiono, la turisma ekspozicio altiros al si milojn da ekspoziciantoj de la mondo kaj liveros bonan platformon por la hongkong-a turismo.