Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis la 1-a Svisa-Ĉina Fokuso de 2006 en Laŭzano, Svisio

La 27-an de aprilo, la Svisa Ĉambro de Svisa-Ĉina Komercado okazigis la 1-an Svisa-Ĉinan Fokuson de 2006 en Laŭzano, Svisio. Ĝin ĉeestis pli ol 200 entreprenistoj kaj personoj de ekonomia kaj komerca rondo el Svisio kaj Ĉinio.

En la inaŭguro Zhu Bangzao, ambasadoro de Ĉinio en Svisio, diris, ke la granda merkato de Ĉinio liveris investan ŝancon por internacia kapitalo, kaj alportas profiton al investantoj de ĉiuj landoj. La ekonomia disvolviĝo de Ĉinio liveras tute novan ŝancon por la ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kaj Svisio kaj pligrandan spacon al svisaj entreprenoj por disvolvi sian talenton.

Pli ol 50 entreprenistoj el Ŝanhajo, Hangzhou kaj Dalian de Ĉinio partoprenis kurson, interŝanĝis kun kolegoj de ekonomia kaj komerca rondo de Svisio kaj diskutis pri ebleco de kunlaboro.