Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina kaj niĝeria ŝtatgvidantoj interparolis

La 26-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis kun niĝeria prezidento Olusegun Obasanjo. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri disvolvo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Niĝerio kaj pri internaciaj kaj regionaj problemoj zorgataj de la du landoj. La du flankoj interkonsentis kune projekti strategion pri disvolvo de la dulandaj rilatoj kaj pliintensigi la strategiajn rilatojn inter la du landoj surbaze de resumo de sperto.

Hu diris, ke post sia establiĝo antaŭ 35 jaroj la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Niĝerio ĉiam stabile evoluas, malgraŭ granda ŝanĝiĝo de la internacia situacio kaj cirkonstancoj de la du landoj; nun oftas kontaktiĝo de la dulandaj altranguloj, intensiĝas reciproka fido en politiko kaj senĉese disvolviĝas kunlaboro en komercado; Niĝerio estas unu el la plej gravaj komercaj partneroj de Ĉinio en Afriko, kaj Ĉinio alte atentas la dulandajn interrilatojn kaj metas ties disvolvon en gravan pozicion de siaj eksteraj rilatoj; Ĉinio volontas profunde antaŭenpuŝi kun Niĝerio disvolvon de la strategiaj rilatoj inter la du landoj.

Olusegun Obasanjo dankis Ĉinion pro ĝia helpo en batalo kontraŭ malario kaj birdgripo kaj en konstruado de fervojo, hidraŭlika centralo k.a. Li diris, ke la niĝeria popolo esperas lerni sperton de Ĉinio en disvolvo de socio kaj ekonomio, kaj volas kune kun la ĉina popolo konstrui belan estontecon de la du landoj.