Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio sendis telesensan sateliton en difinitan orbiton

Je la 6-a horo kaj 48 minutoj de la 27-a de aprilo Ĉinio sendis telesensan sateliton n-ro 1 per la transporta raketo Changzheng-4B.

Tio estas la unuafoja lanĉo de Ĉinio en 2006. La satelito pezas 2700 kilogramojn, kaj estas uzata ĉefe en scienca eksperimento, esplorado pri teritoriaj riĉfontoj, antaŭtakso pri agrikultura produktkvanto kaj prevento de katastrofoj.