Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fakuloj diskutis leĝojn de Hongkong kaj Makao

Memore al la 16-a datreveno de la publikigo de la Baza Leĝo de Hongkong kaj 13-a datreveno de tiu de Makao, fakuloj de ĉina ĉeftero, Hongkong kaj Makao partoprenis en la seminario “Bazaj leĝoj kaj konstruado de harmonia socio de Hongkong kaj Makao” je la 27-a aprilo en Pekino.

Zhu Yucheng, direktoro de Studa Instituto pri Hongkong kaj Makao sub la Disvolva Esplora Centro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la malfermo, ke la praktikado de post reveno de Hongkong kaj Makao provis, ke la koncepto “Unu lando kun du politikaj sistemoj” iniciatita de Deng Xiaoping konformas al la aktuala situacio de Hongkong kaj Makao, konformas al la bazaj interesoj de la ĉina popolo inkludanta samlandanojn en Hongkong kaj Makao. Ĝi estas bazo de la harmonia kaj stabila disvolviĝo de la du specialaj regionoj. Samtempe oni devas konscii, ke la disvolviĝo de Hongkong kaj Makao frontas seriozan provon de realaj kaj latentaj problemoj. Hongkong kaj Makao devas kapti la ŝancon de la ekonomia disvolviĝo kaj socia transformiĝo de la lando, kaj elhaki disvolviĝan vojon kun karakteroj de Hongkong kaj Makao.

Zeng Decheng, konsilanto de la Grupo de Politikoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en la Registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj reprezentanto de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke la propono “fortigi politikon kaj administradon” farita de Donald Tsang, administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, konformas al la celo de la Baza Leĝo de Hongkong. Por havi bonajn rilatojn inter administrado kaj leĝfarado, oni devas ne nur pensi de la ordinaraj hongkong-anoj, sed ankaŭ konsideri la rilatojn inter Hongkong kaj la centra registaro, tiel realiĝos harmonia socio de Hongkong.

Huang Zhilian, direktoro de Instituto pri Daŭrigebla Disvolviĝo sub la Makao-a Universitato de Scienco kaj Teknologio, opiniis, ke la Baza Leĝo de Makao povas esti rigardata kiel leĝo akcelanta la socian kaj ekonomian disvolviĝon. En la tempo de tutgloba regiona kunlaboro, se oni bone praktikos la bazajn leĝojn kaj la politikon de “Unu lando kun du sistemoj”, oni povos fari pli multe da aferoj sur la ĉina ĉeftero, en Hongkong, Makao kaj Taiwan.