Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao komencis sian ŝtatan viziton al Kenjo

La 27-an de aprilo, invitite de kenja prezidento, ĉina prezidanto Hu Jintao atingis Najrobon kaj komencis sian ŝtatan viziton al Kenjo.

Hu Jintao faris skriban parolon en flughaveno. Li diris, ke Kenjo kun longa historio kaj kulturo estas grava lando en Afriko. De la lastaj jaroj, sub gvido de la prezidento, la kenjaj registaro kaj popolo aktive protektas socian stabilecon kaj nacian solidarecon, plenforte disvolvas diversajn aferojn, sin dediĉas al regionaj stabiligo kaj integrigo, kaj gajnis vastan laŭdon.

Hu Jintao diris ankaŭ, ke delonge glate disvolviĝas dulandaj rilatoj. Senĉese pligrandiĝas kaj pliprofundiĝas dulanda amikeca kunlaboro en diversaj flankoj. La du landoj plifortigas interkonsiliĝon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj. Tio efike protektas komunajn interesojn de la du landoj kaj aliaj evoluantaj landoj. Li kredis, ke lia vizito al Kenjo estas utila al plua progresigo de la tradicia amikeco inter la du popoloj kaj profundigo de la amikeca kunlaboro de la du landoj.