Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Oficiale ekfunkciis duaperioda plivastigita vorko de la nuklea centralo de Qinshan

La 28-an de aprilo, oficiale ekfunkciis la duaperioda plivastigita vorko de la nuklea centralo de Qinshan — grandskala komerca nuklea centralo projektita kaj konstruata de Ĉinio mem.

La nomata vorko estas sukcesa modelo de sendependa disvolvado de la ĉina nuklea elektro-energio, kaj du nukleaj generatoraroj kun la kapacito de 600 mil kilovatoj jam funkcias por komerco. La 2 nukleaj generatoraroj kun la kapacito de 650 mil kilovatoj en konstruado ekfunkcios por komerco respektive en 2011 kaj 2012.