Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fonduso de Mondaj Heredaĵoj donos milionon da usonaj dolaroj por protektado de la antikva urbo Pingyao de Ĉinio

La 28-an de aprilo, la registaro de Pingyao-gubernio en Shanxi-provinco, norda Ĉinio, diris, ke la Fonduso de Mondaj Heredaĵoj promesis milionon kaj 240 milojn da usonaj dolaroj por protektado kaj ekspluatado de la antikva urbo Pingyao de Ĉinio.

Pingyao estas antikva urbo plej komplete konservata en Ĉinio. En la urbo nun ekzistas proksimume 4 mil tradiciaj popolaj loĝdomoj, ĝenerale kun la historio de pli ol cent jaroj. En 1997, Pingyao estis enlistigita de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Respondeculo de la fonduso diris, ke la antikva urbo Pingyao de Ĉinio estas celo prioritate zorgata de la Fonduso de Mondaj Heredaĵoj, kaj la fonduso volontas liveri plenan subtenon.