Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis turneo de la Ĉina Kriplula Arta Trupo en Usono kaj Kanado

Vespere de la 6-a de majo laŭ loka tempo, la prezentado nomata “Mia Sonĝo” okazis en Orpheum-teatro de Los-Anĝeleso de Usono, tio signifas komencon de la turneo de la Ĉina Kriplula Arta Trupo en Usono kaj Kanado en 2006.

Dum la prezentado, pli ol 20 surda-mutaj gedancistoj prezentis dancon “Avalokiteŝvaro kun mil brakoj”. Blinda pianisto Jin Yuanqing ludis faman muzikopecon de Betoveno “Lunlumo”. Surda-muta dancistino Tai Lihua prezentis soldancon kaj kripla kantisto Li Haiying kantis “Amo ŝanĝas ĉion” en la angla lingvo. Aplaŭdo de pli ol 2000 usonaj kaj ĉinaj spektantoj daŭris longan tempon.

Post prezentado en Los-Anĝeleso, la trupo iros al San-Francisko kaj Seattle de Usono kaj Vankuvero de Kanado. De post sia fondiĝo en 1987, ĝi jam donis prezentadon en pli ol 40 landoj kaj fariĝis speciala sendito kiu akcelas kulturan interŝanĝon de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj prezentis spiritan fizionomion de la ĉina popolo al la mondo.