Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio espereble fariĝos monda turisma lando en la venontaj 10 jaroj

La Monda Vojaĝa kaj Turisma Konsilio antaŭvidas en sia lastatempa raporto, ke en la estontaj 10 jaroj Ĉinio espereble fariĝos la plej potenca turisma lando en la mondo.

Laŭ la antaŭvido la ĉina turismo kreskos ĉiujare je 8.7% de 2007 ĝis 2016. Rilate al la totala turisma bezono, Ĉinio fariĝos la dua rapide disvolviĝanta lando en la mondo.

Laŭ statistiko en 2005 la ĉina turismo enspezis 29.2 miliardojn da usonaj dolaroj, je 13% plimulte ol tiu en 2004. Cetere, Ĉinio estas la unua turista fonto en Azio.