Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Changchun vizitis la ekspozicion “300-jara arto de Rusio”

La 8-an de majo ĉina ŝtata gvidanto Li Changchun vizitis la ekspozicion de rusa arto en Pekino.

La ekspozicio, kune aranĝita de la Kultura Ministerio de Ĉinio kaj la Kultura kaj Filma Departemento de Rusio, estas unu el la ĉefaj kulturaj programoj de la Jaro de Rusio en Ĉinio. Ĝi montras 110 majstrajn olepentraĵojn de realisma pikturo de la 18-a ĝis la 20-a jarcento.

Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio havas longan historion kaj brilan kulturon kaj ankaŭ la amikeco inter la du popoloj estas longa. La reciproka ŝtata jaro en Ĉinio kaj Rusio estas iniciataĵo en la historio de la rilatoj inter la du landoj. Tio helpas interkompreniĝon, profundas amikecon kaj akcelas ampleksan progreson de rilatoj de la du landoj kaj popoloj.