Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Ruĝa Kruco liveros kuracan helpon al malriĉaj kamparanoj

La 8-a de majo estas Monda Tago de Ruĝa Kruco. Memore al ĉi tiu speciala tago, la Ĉina Ruĝa Kruco okazigis en Pekino aktivadon de "Ama semajno de Ruĝa Kruco", cele de atentigi la tutan socion pri la sanproblemo de kamparanoj kaj kolekti pli da filantropia mono por liveri kuracan helpon al malriĉaj kamparanoj.

En la starta ceremonio de la aktivado, iuj entreprenoj kaj individuoj de Ĉinio donacis monon kaj materialojn en valoro de pli ol 30 milionoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro). Intertempe la Ĉina Ruĝa Kruco okazigos aŭkcion de kaligrafiaĵoj kaj pentraĵoj, vesperon por publika bonstato, donacadon de medikamentoj al kamparanoj, senpagan kuracadon, kaj aliajn aktivadojn.