Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj Eŭrazia Ekonomia Komunumo pliintensigos kunlaboron

La 8-an de majo la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj Eŭrazia Ekonomia Komunumo subskribis en Pekino interkomprenan memorandon. La du flankoj pliintensigos kunlaboron sur kampoj de fuelo, komerco, mediprotekto, trafiko, eduko, higieno kaj kulturo.

Poste Zhang Deguang, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, diris en gazetara konferenco, ke la du flankoj interkonsentis preni programon de fuelo kiel gravan kampon de kunlaboro kaj elmetis konkretajn proponojn.