Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio estis elektita kiel membro de nova konsilio de homaj rajtoj de UN

La 9-an de majo post 3 fojoj da sekreta balotado, la 60-a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj elektis 47 membrojn de la nova konsilio de homaj rajtoj, inkluzive 4 konstantajn membrolandojn de la Sekureca Konsilio de UN — Ĉinio, Francio, Rusio kaj Britio.

Dum la elektado Azio kaj Orienta Eŭropo estis la plej intensaj regionoj. 20 landoj konkuris por 13 membrecoj en Azio, kaj 14 landoj por 6 membrecoj en Orienta Eŭropo.

Laŭ la balotado Sud-Afriko kaj aliaj 13 landoj funkcios unu jaron, Pakistano kaj aliaj 14 landoj du jarojn, kaj Ĉinio, Rusio, Germanio kaj aliaj 15 landoj 3 jarojn.

Annan, ĝenerala sekretario de UN, deklaris en la 9-a de majo, ke la elektado signifas novan komencon de la laboro de plej alta normo pri homaj rajtoj de UN.