Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio opinias, ke diplomatia maniero estas la plej bona metodo por solvi iranan nuklean problemon

La 9-an de majo Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio opinias, ke la plej bona metodo de solvo de la irana nuklea problemo estas maniero de diplomatio kaj intertraktado, tia maniero konformas al la interesoj de koncernaj flankoj.

Li diris, ke nun la irana nuklea problemo troviĝas en la ŝlosila periodo, kaj Ĉinio esperas, ke koncernaj flankoj plue tenos retenemon kaj paciencon, montros flekseblecon, precipe evitos rimedojn, kiuj kaŭzos plimalboniĝon de la situacio, kaj kreos bonajn kondiĉojn por rekomenci intertraktadon.