Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio plifortigos protektadon de kulturaj heredaĵoj per pluaj rimedoj

En konferenco pri protektado de kulturaj heredaĵoj, okazinta en Pekino, ĉina ŝtata konsilanto Chen Zhili diris, ke diversnivelaj registaroj kaj koncernaj fakoj devas alpreni fortajn rimedojn por efektive protekti valorajn kulturajn heredaĵojn de Ĉinio.

Ŝi postulis al koncernaj fakoj zorgeme konduki laborojn de censo kaj protektado de kulturaj heredaĵoj, pliintensigi inspekton kaj administron al merkato de kulturaj restaĵoj, plifortigi protekton kaj savon al nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj pligrandigi leĝplenuman forton de protektado de kulturaj heredaĵoj.