Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝtataj entreprenoj elstaras en la 100 plej potencaj enborsiĝintaj kompanioj de Ĉinio

Ŝtataj entreprenoj elstaras en la 100 plej potencaj enborsiĝintaj kompanioj. La listo de la kompanioj estis publikigita la 9-an de majo. La Ĉina Petrolkemia Kompanio kaj aliaj 20 ŝtataj entreprenoj posedas 942.6 miliardojn da juanoj (= ĉ. 92.5 miliardoj da eŭroj), konsistigante 68% da laborfruktoj de la 100 kompanioj.

Specialistoj de fakaj institucioj de kapitala takso kaj la Superrega kaj Administra Komisiono de Ŝtata Havaĵo de la Ŝtata Konsilantaro taksis la ampleksan laboron de 1339 enborsiĝintaj kompanioj en la pasinta jaro raportitaj de borsoj en Ŝanhajo kaj Shenzhen antaŭ la dato de la 30-a de aprilo, 2006. Pli ol 50% de la 100 kompanioj rilatas riĉfontojn, kio signifas, ke ilia laboro rilatas la disvolvon de sia profesio.