Unua paĝo >> Aktualaĵoj


ĈPPIK kaj Komitato de Rusa Federacio kune klopodos por pliintensigi la rilatojn inter la du landoj

La 10-an de majo Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), intervidiĝis en Pekino kun la delegacio gvidata de Margelov Mikhail, prezidanto de la komitato pri internaciaj aferoj de la Komitato de la Rusa Federacio. La du flankoj unuanime esprimis la volon klopodi plu por pliintensigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio.

La vizito de la komitato estas parto de la "Rusa Jaro" en Ĉinio en 2006.