Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tsinghua-Universitato de Ĉinio kaj Yale-Universitato de Usono kune okazigas kurson pri medio kaj daŭrigebla disvolviĝo por urbestroj

La 10-an de majo, oficiale funkcias en Tsinghua-Universitato la 2-a altklasa esplora kurso pri medio kaj daŭrigebla disvolviĝo por urbestroj. La kurso celas kulturi pli multajn altrangajn talentulojn pri medio por daŭrigebla disvolviĝo de Ĉinio.

20 urbestroj de Ĉinio faros esploron, diskuton kaj koncentran trejnon respektive en Tsinghua-Universitato kaj Yale-Universitato en la sekvantaj 18 tagoj.