Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing interparolis kun ministro de eksteraj aferoj de Tunizio

La 11-an de majo, Li Zhaoxing kaj Abdelwaheb Abdallah, ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Tunizio, interparolis en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio kaj Tunizio havas intimajn rilatojn kaj profundan amikecon. En la 42 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatioj, glata disvolviĝo de amikaj kunlaboroj kaj rimarkindaj fruktoj solide profitigis la du popolojn surbaze de reciproka respekto kaj egalrajta interutiligo. Ĉinio dankas Tunizion pro ĝia valora subteno rilate Taiwan-problemon kaj homajn rajtojn, deziras antaŭenpuŝi la reciprokutilajn kunlaboron en telekomunikado, tekstilado, turismo kaj aliaj kampoj kun Tunizio, plifortigi akordigadon kaj kunlaboron en la forumo de Ĉinio kaj afrikaj landoj, en la forumo de Ĉinio kaj arabaj landoj kaj en aliaj multflankaj aferoj por puŝi la interrilatojn de Ĉinio kaj Tunizio al pli alta nivelo.

Abdallah diris, ke Tunizio kaj Ĉinio havas tradiciajn amikajn rilatojn, oftas ĉiunivelaj kontaktoj, samopinias en multaj internaciaj aferoj kaj profundiĝas ekonomia kaj komerca kunlaboro. Tunizio persistas en la politiko de unu Ĉinio, subtenas la klopodon por reunuiĝo de Ĉinio, kontentas je la glata disvolviĝo de la interrilatoj de la du landoj kaj estas optimisma pri la estonteco de la rilatoj de la du landoj.