Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio klopodas por akceli rekomencon de 6-flanka interparolo

La 11-an de majo, proparolanto Liu Jianchao de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio diris en regula gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio ĉiam klopodas por akceli rekomencon de la 6-flanka interparolo pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj esperas, ke ĉefaj koncernatoj alprenos flekseblan kaj praktikan sintenon por frue nuligi obstaklon kontraŭ la rekomenco.

Li diris, ke Ĉinio kaj Usono akcentas por solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj 6-flanka interparolo, por frue realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj protekti pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.