Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Konstruado de la Kvartalo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010

En programado kaj konstruado de la kvartalo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010, oni sufiĉe konsideros protekton kaj utiligon de ekzistantaj konstruaĵoj en la kvartalo kaj klopodos por ĉiuflanke montri aspekton de historiaj heredaĵoj de Ŝanhajo.

Tion informis s-ro Mao Jialiang, estro de la Ŝanhaja Urboplana Buroo, en la kunveno pri preparado de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010 en la 11-a de majo.

La foirejo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio troviĝas sur ambaŭ bordoj de Huangpu-rivero en la urbocentro de Ŝanhajo.

La temo de la ekspozicio estas: Bela Urbo, Bela Vivo. Tio estas la unua fojo por evoluanta lando okazigi sintezan mondan ekspozicion en la pasintaj pli ol 150 jaroj. Oni antaŭkalkulis, ke la nombro de vizitantoj superos 70 milionojn.

Por stimuli evoluantajn landojn partopreni en la ekspozicio, la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010 establis specialan fonduson de 100 milionoj da usonaj dolaroj, por helpi 114 neevoluintajn landojn agnoskitajn de UN partopreni en la foiro.