Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Monda Banko helpas mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn de okcidenta Ĉinio en ilia disvolviĝo

La 12-an de majo, Lars Thunell, plenuma vicprezidanto de la Internacia Financa Kompanio (IFK) sub la Monda Banko, diris en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, ke la laboro de la 2-a stadio de la disvolva centro por ĉinaj programoj de IFK oficiale komenciĝis, kaj la kolektitaj 23 milionoj da usonaj dolaroj estos uzataj por helpi mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn de okcidenta Ĉinio en ilia disvolviĝo.

La laboro de la 2-a stadio daŭros 5 jarojn kaj ĝia ĉefa laboro estas: larĝigi la kanalon de kredito de miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kaj plimultigi ŝancojn de labordono kaj enspezo de la popolo de subevoluintaj regionoj; akceli daŭrigeblan disvolviĝon de novaj privataj entreprenoj, precipe altigi la normojn de medioprotektado, laborkondiĉoj, higieno kaj sekureco de privataj entreprenoj; plibonigi investan medion de konkretaj industrioj kaj regionoj, kaj akcente esplori la ĉenojn de industrioj de porkoviando, elektroniko kaj turismo en Sichuan-provinco; helpi novajn mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn plibonigi administran strukturon.

La disvolva centro por ĉinaj programoj de IFK fondiĝis en 2001 en Chengdu. Ĝi estas helpa institucio sub la Monda Banko investita de Aŭstralio, Svisio, Britio kaj IFK.