Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina delegacio okazigis specialan kunvenon en UN por konigi praktikadon de la strategio de daŭrigebla disvolviĝo en Ĉinio

La 11-an de majo, en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, la ĉina delegacio partoprenante en la 14-a jarkunveno de la Komitato pri Daŭrigebla Disvolviĝo de UN, okazigis specialan kunvenon por konigi al diverslandaj delegitoj praktikadon de strategio de daŭrigebla disvolviĝo fare de Ĉinio.

En la kunveno Du Ying, estro de la ĉina delegacio kaj vicdirektoro de la Ŝtata Komitato de Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris, ke Ĉinio persistas en harmonia disvolvado unuigante la homaron kaj la naturon, kaj praktikas la strategion de daŭrigebla disvolviĝo en diversaj kampoj de la nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo. Cele al la problemoj kaj defioj alfrontataj en daŭrigebla disvolviĝo de energio, industria disvolvo, poluado de atmosfero kaj klimata ŝanĝiĝo, la ĉina registaro jam ellaboris koncernajn celojn kaj projektojn kaj estas en praktikado de ili.