Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao intervidiĝis kun dana kaj irlanda ministroj de eksteraj aferoj kaj singapura kabineta konsilanto

La 12-an de majo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao respektive intervidiĝis en Pekino kun Per Stig Moller kaj Dermot Ahern, dana kaj irlanda ministroj de eksteraj aferoj kaj singapura kabineta konsilanto Lee Kuan Yew.

Wen kaj Per Stig Moller interŝanĝis opiniojn pri plua disvolvo de ambaŭflankaj interrilatoj kaj plifortigo de kunlaboro en ekonomio kaj komerco kaj en mediprotektado.

Dermot Ahern reasertis, ke Irlando persistos je la politiko de unu Ĉinio, kaj kune kun Ĉinio senĉese pliprofundigos kaj plivastigos la amikecan kaj reciprok-utilan kunlaboron en diversaj kampoj inter la du landoj.