Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Konferenco de eksteraferaj ministroj de membrolandoj de ŜKO okazis en Ŝanhajo

La 15-an de majo okazis en Ŝanhajo la konferenco de ministroj de eksteraj aferoj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio diskutis pri la prepara laboro de la pinta konferenco de ŜKO okazonta meze de junio kaj aprobis serion da rezolucioj. La ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio Li Zhaoxing prezidis la konferencon. La baldaŭa konferenco havas gravan signifon de la projektado de estonta disvolviĝo de ŜKO.