Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ĝeneraligis jodan salon en 10 jaroj

La 15-a de majo estas la Tago de Prevento kaj Kuraco de Jodmanka Malsano en Ĉinio. Vicministro de sano de Ĉinio Wang Longde diris, ke post jaroj de ĝeneraligo de joda salo en la tuta lando, averaĝa intelekta kvociento de infanoj stabile altiĝas.

Tion diris Wang en la promocia aktivado de "preventado kaj kuracado de jodmanka malsano" okazinta en Haikou, ĉefurbo de Hainan-provinco en suda Ĉinio.