Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Difinita la ejo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010

En 2010 la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010, la unua sinteza monda ekspozicio okazonta en evoluanta lando, havos sian ejon ambaŭborde de Huangpu-rivero, patrina rivero de Ŝanhajo. Estas karakterizo ke la ejo de tiu ekspozicio situas sur ambaŭ bordoj laŭ la rivero. Dum la ekspozicio, okazos serio da surakvaj aktivadoj por ĝuigi la vizitantojn pri la fascinaj scenoj de la rivero.

Huang Yaocheng, vicestro de la Kunordiga Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, diris, ke kompare kun aliaj mondaj ekspozicioj, estas diferenca la ŝanhaja pro la situo en urbocentro. La urbocentro de Ŝanhajo havas facilan trafikon kaj perfektan servan sistemon, do estos oportuna por ekspoziciantoj kaj vizitantoj. La regiono de la ekspoziciejo kun multaj vidindaĵoj, longa enhavoriĉa historio kaj granda latenta povo povas pli bone esprimi la temon de la ekspozicio kaj tutflanke reflekti la enhavon de la vivo de estonta urbo. Tio akcelos la protektadon de historiaĵoj, rekonstruadon de malnovaj kvartaloj, ŝanĝon de funkcio, plibonigon de medio kaj daŭrigeblan disvolviĝon de tiu regiono.