Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao esperas, ke Ĉinio kaj Rusio akiros fruktojn de la kunlaboro de komerco kaj fuelo

La 16-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun Sergey Lavrov, ministro de eksteraj aferoj de Rusio. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke koncernaj departementoj de la du landoj aktive antaŭenpuŝos ambaŭflankajn kunlaborojn en la kampoj de ekonomio, komerco, fuelo, investo, alta teknologio, kaj kiel eble plej frue akiros fruktojn.

Sergey Lavrov diris, ke Rusio volas antaŭenpuŝi interfluon kaj kunlaboron kun Ĉinio, prepari aktivadojn de la Ĉina Jaro en Rusio venontjare, preni oftan interkonsiliĝon kaj kunaranĝon en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj kaj plifortigi kunlaboron kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.