Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio establos sistemon de prepara registrado de ŝtataj naturaj heredaĵoj

Por efike protekti abundajn ĉinajn profitofontojn de heredaĵoj kaj establi perfektan sistemon pri peticiado de mondaj heredaĵoj, Ĉinio establos sistemon de prepara registrado de ŝtataj naturaj heredaĵoj kaj ŝtataj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj.

En 2006 la Ministerio de Konstruado de Ĉinio publikigis preparitan liston de la unuaj 30 ŝtataj naturaj heredaĵoj kaj ŝtataj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj. Oni elektos iujn el la listo kun maturaj kondiĉoj por peticii esti tiuj de la mondo.

Ĝis nun Ĉinio posedas 31 mondajn heredaĵojn, kiaj la montoj Taishan, Huangshan kaj Lushan, pitoreskejo Jiuzhaigou kaj antikva urbo Lijiang, kaj per tio Ĉinio okupas la trian lokon de la mondo en nombro de mondaj heredaĵoj.