Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ĉeestis simulan ekzercadon de cunamo

La 17-an de majo, Ĉinio ĉeestis simulan ekzercadon de cunamo ĉe Pacifiko por testi la alarman sistemon.

La ekzercado “Pacifika Ondo 2006” simulis du submarajn tertremojn — unu okazis ĉe bordo de Ĉilio kaj la alia en norda parto de Filipinoj.

Ĝi estas la unua ekzercado por Ĉinio. Ĉinio estas unu el la 32 Azi-Pacifikaj landoj kaj regionoj ĉeestantaj la simulan ekzercadon.

La ekzercado estis organizita de la Interregistara Oceanografia Komitato sub Unesko.

Laŭ diro, regula ekzercado de cunamo estas unu el la plej bonaj rimedoj por testi la cunaman alarman sistemon kaj urĝan planon. Pli ol 200 mil personoj mortis en la tertremo kaj cunamo de la Hindia Oceano okazinta en 2004.