 La
16-an de majo oficistoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazigis en
Pekino la unuan dialogon pri la registara aĉetado, kun espero, ke
Ĉinio kaj la Eŭropa Unio pliintensigos sian kunlaboron en la registara
aĉetado, renovigos kunlaboran manieron kaj pliriĉigos ĝian enhavon.
La dialogon ĉeestis koncernaj respondeculoj de la ministerioj
de financo, eksteraj aferoj kaj komerco de Ĉinio kaj koncernaj altrangaj
oficistoj de la Eŭropa Unio.
|