La 17-an de majo Zhai Jun, ĉefo de Azia kaj Afrika
Departemento de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio diris
en Pekino, ke la 2-a Ministra Konferenco de Kunlabora Forumo de
Ĉinio kaj Arabaj Landoj okazonta en la fino de majo diskutos pri
konstruado de novtipaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj
landoj.
Zhai diris, ke la konferenco havos gravan signifon por
profundigi amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj arabaj landoj,
kaj antaŭenpuŝos konstruadon de la forumo.
|